Sebastopolo · Севастополь · Aqyar | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego havenurbo urbo urbo en Ukrainio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Ukrainio | ||||
Municipo | Sebastopolo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 99000–99699 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 485 386 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 562 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 36′ N, 33° 31′ O (mapo)44.60533.5225Koordinatoj: 44° 36′ N, 33° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 15 m [+] | ||||
Areo | 863,6 km² (86 360 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sevastopol [+] | |||||
| |||||
Sebastopolo[1][2] (ukraine Севастополь, ruse Севастополь, krime-tatare Aqyar) estas la urbo kaj marhaveno en Krimeo, ĉe la Nigra Maro, urbo-heroo. Ekde 2014 la urbo estas aneksita de Rusio, kiu konsideras ĝin parto de Krimea Federacia Distrikto dum plejparto de la internacia komunumo plu konsideras Krimeon parto de Ukrainio.
La nomo de la urbo devenas de la du helenaj vortoj: Σεβαστος (ekvivalento de la romia titolo "Aŭgusto") kaj πολις (urbo), do, laŭvorte ĝi tradukeblas kiel "urbo de imperiestro". Tamen dum Sovetia epoko pro ideologiaj konsideroj la etimologio estis transdonata per "urbo de gloro, adorinda urbo". En la Granda Sovetia Enciklopedio la nomo estas tradukita per "alta, sankta urbo".