Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Sekurado de Informacioj

La kriptologio estas necesa por la interŝanĝo de informacioj en la interreto.

Sekurado de informacioj rilatas al protektado de aro da informacioj, ĉar ĉiuj informoj valoras por la individuo aŭ entrepreno kiu ĝin posedas, do sekurado de informacioj celas daŭrigi tiun valoron. La bazaj kriterioj de sekurado de informacioj estas: konfidenceco, integreco, havebleco aŭ disponeblo, kaj kontroleco. Tiu sekurado ne temas nur pri  komputilaj sistemoj, elektronikaj informoj aŭ informaĵaj sistemoj. Tiu scienca fako aplikeblas al ĉiujn informaciojn kaj datenojn. La koncepto de Informatika Sekureco aŭ komputila sekurado profunde rilatas al Sekurado de Informacioj, inklude ne nur la protektado de datumoj, sed ankaŭ de la sistemoj mem.

Nuntempe tiu fako estas konvenciita laŭ la normo ISO/IEC 17799:2005, influata de la brita modelo (British Standard) BS 7799. La serio de normoj ISO/IEC 27000 estis rezervitaj por pritrakti Sekuradon de Informaciojn, inkluzive la komplementoj de la originala modelo. La ISO/IEC 27002:2005 daŭre estas konsiderata formale kiel 17799:2005 por historiaj kialoj.


Previous Page Next Page