Senjoro estis titolo de persono, kiu posedas bienon kaj teron. En PIV senjoro estas pli precize en la antaŭrevolucia Francio persono posedanta tenurbienon kun ekonomiaj kaj juĝaj povoj super ĝi. En Italio, ĉirkaŭ la 14-a jarcento senjoro estis magistratano, kiu prenis sur sin la plenuman povon en la civito.[1]
Feŭda senjoro rilate al siaj vasaloj estis nomata suvereno.