Severn | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 354 km |
Akvokolekta areo | 11,420 km² |
Averaĝa trafluo | 107 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 610 m |
Enfluejo | Kelta Maro (Atlantika Oceano) |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Pluraj, inter aliaj riveroj Stour, Vyrnwy, Teme, Avon-oj (estas pluraj tielnomataj), kaj Wye |
Rivero de Britio | |
Severn [sevurn] estas rivero en Anglio kaj Kimrio (ĝi nomiĝas kimre Afon Hafren), kaj en Britio la plej longa kaj kun la plej granda akvotrafluo. Ĝia fonto estas en la Kambria montaro apud Llanidloes en la kimra provinco Powys. De tie ĝi fluas tra la anglaj provincoj de Shropshire, Worcestershire kaj Gloucestershire, kaj poste ĝi estiĝas la Severna Estuario, la Ŝanelo de Bristol kaj finfine fluas en la Keltan Maron.