Sevilo | |||
---|---|---|---|
hispane Sevilla | |||
urbo | |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Lando | Andaluzio | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Sevilla | ||
Municipo | Sevilo | ||
Fondita | 7-a jarcento a.K., Tartezo | ||
Poŝtkodo | 41001 - 41020, 41080 | ||
Retpaĝaro | www.sevilla.org | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alfredo Sánchez Monteseirín | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 699 145[1] | ||
Loĝdenso | 4 947,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 5° 59′ U (mapo)37.383333333333-5.9833333333333Koordinatoj: 37° 23′ N, 5° 59′ U (mapo) | ||
Alto | 7 m | ||
Areo | 141,31 km² (14 131 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Seville [+] | |||
Sevilo[2] aŭ ankaŭ Seviljo (hispane Sevilla [sebiĵa] [seˈβiʎa]) estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo, kaj estas ĉefurbo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio kaj de la samnoma provinco.[3]
Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 681 998 loĝantoj (2022). Ĝia historia urboparto estas la plej vasta de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de tuta Eŭropo kune kun Venecio kaj Ĝenovo, kun 3,94 kvadrataj kilometroj,[4] kaj ĝia historia urboparto unu el la plej grandaj de Hispanio. Inter ĝiaj plej karakterizaj monumentoj troviĝas la katedralo (kiu inkluzivas la Giraldon), la Alkazaro, la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ora Turo, el kiuj la unuaj tri estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kiel tutaĵo en 1987.[5]
La haveno de Sevilo, situanta je 80 km de la Atlantika oceano, estas la sola marhaveno de Hispanio en interna urbo, ĉar la rivero Gvadalkiviro estas navigebla ekde la enfluejo en Sanlúcar de Barrameda ĝis la sevila ĉefurbo, kvankam la grando de la ŝipoj kiuj aliras al la urbo estas limigita per kluzo kun kareno maksimume de 8,5 m kaj la Ponto de la 5a Centjariĝo kiu limigas la aeran karenon je 42 m.
Sevilo disponas je disvolviĝinta reto de transporto per ŝoseo kaj fervojo, same kiel per internacia flughaveno. Rimarkindas la historia ĉeesto de la aeronaŭtika industrio en la urbo, samkiel la militista industrio.
Kun la memorigado de la Iberamerika Ekspozicio de 1929, la urbo spertis grandan urban disvolviĝon markite per la kreado de parkoj kaj la renovigado de konstruaĵoj celitaj por gastigi la okazaĵon, kiel la Parko María Luisa aŭ la Placo de Hispanio. La Internacia Ekspozicio de 1992 lasis kiel heredo por la urbo gravan plibonigon en la infrastrukturoj, precipe la teraj kaj areonaŭtikaj komunikadoj, inter kiuj elstaras la fervoja aliro de AVE en la trajnstacidomo Sevilla-Santa Justa. La areo kie okazis la Internacia Ekspozicio en 1992 adaptiĝis kiel sidejo de la Teknologia Parko Cartuja 93, sidejoj de la Universitato de Sevilo kaj la distra parko Isla Mágica.
En 2014 pluraj gravaj projektoj estis entreprenitaj en la urbo, kiel la Turo Cajasol, la projekto Puerto Delicias aŭ la Akvario Nova Mondo, kelkaj el ili polemikaj pro la ebla vid-impakto.[6] La Universitato de Sevilo, fondita en 1505, havas pli ol 65 000 studentojn. Ankaŭ ĝia Universitato Pablo de Olavide, havas pli ol 10 000 studentojn. Pluraj miloj da eksterlandaj studentoj enskribiĝas en la programoj Erasmus kaj kursoj de la hispana lingvo en la Universitato de Sevilo, kiu en 2006 estis unu el la dek plej vizitataj de Eŭropo kune kun aliaj ok hispanaj universitatoj.
Sevilo vekis ekde antikvaj tempoj, kaj precipe dum la epoko de la Romantikismo, la elvokon de eŭropaj artistoj, kiuj vidas en ĝi pitoreskan kaj mirindan lokon. Post la lastaj esploroj, eblis identigi entute 150 operojn kies intrigo situas en la urbo, ekzemple La Forto de la Destino, Carmen, La barbiro de Sevilo, Don Giovanni aŭ La geedziĝo de Figaro[7].