La Sicilia Skolo estis malgranda komunumo de Sicilianoj, kaj je pli malgranda etendo, de kontinentaj italaj poetoj arigitaj ĉirkaŭ Frederiko la 2-a, plej el ili apartenantaj al ties kortego, nome Magna Curia. Estrita de Giacomo da Lentini, ili produktis pli ol tri-cent poemojn de korteza amo inter 1230 kaj 1266, kaj la eksperimento pluis post la morto de Frederiko ĉe lia filo, Manfredo.