En kladistiko, sinapomorfio, sinapomorfo aŭ sinapomorfa karaktero, estas trajto kunhavata ("sinmorfio") de du aŭ pliaj taksonoj kaj ties plej ĵusa komuna praulo, kies propra praulo siavice ne posedas la trajton.[1] Sinapomorfio estas tiele apomorfio videbla en multaj taksonoj, en kiuj la koncerna trajto originiĝis en ties lasta komuna praulo. La vorto "sinapomorfio" devenas el la grekaj vortoj σύν, sin = kun, kompane, kune kun; ἀπό, apo = for; kaj μορφή, morfe = formo.