Sintra estas urbeto de Portugalio en la Distrikto Lisbono, regiono de Lisbono aŭ historie Estremadura (Estremaduro), malkonfuzinda kun la hispana Extremadura (Ekstremaduro) kaj subregiono de la Granda Lisbono, kun ĉirkaŭ 27,000 loĝantoj. Ĝi situas en la centro de la lando iom norde de Lisbono. Temas pri tre interesa loko kun turismaj vidindaĵoj kaj pro monumentoj kaj pro pejzaĝo kaj tre konata ripozloko.
Ĝi estas sidejo de municipo de 316,06 km² de areo kaj de 363.749 loĝantoj (2001), subdividita en 20 komunumojn. La municipo limas norde kun la municipo de Mafra, oriente kun Loures kaj Odivelas, sudoriente kun Amadora, sude kun Oeiras kaj Cascais kaj okcidente ĝi estas marborda kun la Atlantiko.
La tuto de Sintra estis klasita Kultura Heredaĵo de la Homaro de UNESCO en 1995.