Skarlata ibiso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Skarlata ibiso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eudocimus ruber (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Skarlata ibiso, Rozkolora ibiso aŭ Roza ibiso (Eudocimus ruber) estas specio de la grupo de ibisoj kaj familio de Treskiornitedoj kiu loĝas en tropika Sudameriko kaj ankaŭ en kelkaj insuloj de Karibio kiaj ĉe Trinidado kaj Tobago. Laŭ formo ĝi similas al la aliaj 27 nunaj specioj de ibisoj, sed ties rimarkinde brila skarlata koloro faras ĝin nekonfuzebla.
Tiu mezgranda vadbirdo estas fortika, nombra, kaj fekunda birdo, kaj ĝi ĝuas protektan statuson tutmonde. Ties statuso ĉe IUCN estas "Malplej Zorgiga". La valideco de Eudocimus ruber kiel biologia klasado, tamen, estas disputata. La tradicia Linnaea taksonomio klasiĝas ĝin kiel unika specio, sed pliiĝanta nombro de sciencistoj movis ĝin al reklasigo kiel subspecio de pli ĝenerale amerika ibisospecio, kun sia plej proksima parenco la Eudocimus albus.
Ĝi estas la nacia birdo de Trinidado kaj aperas en la blazono de Trinidado kaj Tobago kun la nacia birdo de Tobago, nome la Ruĝecvosta ortalo.