Sofo (de la araba suffa, ripoz-benko) estas meblo, kiu permesas komfortan sidadon de pli ol unu persono.
Sofo kutime troveblas en salono aŭ ripozejo en hejmo. Sofoj estas faritaj el plej diversaj teksaĵoj kaj ledoj super ligna kadro. Tipa sofo ofertas du ĝis tri sidlokojn kaj havas dorso-apogilon kaj brak-apogilojn ĉe ambaŭ flankoj.
Laŭ Francisko Azorín sofo estas Benko drapigita kun apogdorso k. apogbrakoj.[1] Li indikas etimologion el la araba soffa (benko).[2]