Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Spizaetus

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spizaetoj
Nigra spizaeto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Buteonenoj Buteoninae
Spizaetus
( Vieillot, 1816)
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Spizaetus estas la tipaj akcipitragloj aŭ nizagloj, nome rabobirdoj de genro troviĝanta en la tropikoj de Ameriko. Ĝi estis tamen uzata por indiki grupon de tropikaj agloj kiu inkludis speciojn loĝantajn en suda kaj sudorienta Azio kaj unu reprezentanto de tiu genro en la pluvarbaroj de Okcidenta Afriko. La malnovmondaj specioj estis separataj en la genron Nisaetus.[1] Kelkaj specioj havas elstaran kreston. Tiuj estas mezgrandaj rabobirdoj, plej parto inter 55 kaj 75 cm longaj, kaj ĝenerale longvostaj kaj sveltaj.

La American Ornithologists' Union metas Spizastur en Spizaetus ekde 2007.[2]

La agloj de la genro Spizaetus estas arbaraj birdoj kaj kelkaj specioj havas preferon por altateraj arbaroj. Ili konstruas nestojn el bastoneteroj en arboj. Ambaŭ seksoj estas simile plumaraj kun tipaj rabobirdaj brunaj supraj partoj kaj palaj subaj partoj, sed junuloj distingeblas el plenkreskuloj, ofte per pli blanka kapo.

Tiuj agloj manĝas mezgrandajn vertebrulojn kiaj mamuloj, birdoj kaj reptilioj.

La specioj kiuj estis historie lokigitaj en tiu genro estas la jenaj:

Amerikaj specioj retenitaj en Spizaetus

Malnovmondaj specioj lastatempe movitaj al Nisaetus

Movita al Aquila

  1. Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDF Arkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Banks et al. (2007)
  3. Gjershaug, J. O.; Diserud, O. H.; Pamela C. Rasmussen kaj Deepal Warakagoda (2008) "An overlooked threatened species of eagle: Legge’s Hawk Eagle Nisaetus kelaarti (Aves: Accipitriformes)" (PDF) Zootaxa 1792: 54–66

Previous Page Next Page






فيئة Arabic سبيزيتوس ARZ Kiiz (Spizaetus) AVK Kəkilli qartal AZ Spizaetus BR Spizaetus Catalan Spizaetus CEB Spizaetus German Spizaetus English Spizaetus Spanish

Responsive image

Responsive image