Star Trek Generations | |
---|---|
Star Trek film • filmo | |
Originala titolo | Star Trek Generations |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla |
Daŭro | 117 minutoj |
Ĝenro | sciencfikcio |
Kameraado | John A. Alonzo |
Buĝeto | 35 milionoj da usonaj dolaroj |
Reĝisoro(j) | David Carson |
Produktisto(j) | Rick Berman |
Scenaro | Ronald D. Moore Brannon Braga |
Filmita en | Kalifornio • Arizono • Alabama Hills • Paramount Stage 8 • Paramount Stage 9 • Paramount Stage 7 |
Loko de rakonto | Idaho • Veridian III • Amargosa • Amargosa Observatory |
Muziko de | Dennis McCarthy |
Produktinta firmao | firmao Paramount Pictures |
IMDb | |
Star Trek Generations - en Esperanto laŭvorte kaj iom neelegante Generacioj de Stela Vojaĝo - estis usona kineja filmo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, kiu publikiĝis en novembro 1994. Temas pri la sepa kineja filmo el la serio, kiu origine komenciĝis kiel televida serio. Temigante la morton de la stelŝipa kapitano James T. Kirk, temas pri la unua kineja filmo en la serio kiu precipe roligas la teamon de la televida serio Stela Vojaĝo: La sekva generacio.
Partoj de la filmoj estis farataj en la nacia parko Valley of Fire en la usona subŝtato Nevado, aliaj partoj en Lone Pine, Kalifornio, sed la pli granda parto filmiĝis en la studioj de firmao Paramount.
Kvankam la filmo ricevis miksitajn juĝojn de filmaj kritikistoj, ĝi bone vendiĝis en kinejoj.
La eventoj de la filmo okazu en la 24-a jarcento, pli konkrete en la jaro 2371.