Stella KYRIAKIDES, greke Στέλλα Κυριακίδου, (naskiĝis la 10-an de marto 1956 en Nikozio, Kipro) estas kipra politikistino de la kipra partio Dimokratikos Synagermo. Ŝi estis de la 1-a de decembro 2019 ĝis la 30-a de novembro 2024 ano de la Komisiono von der Leyen, kun respondeco pri sano kaj konsumantpolitiko.
|