Ĉi tiu artikolo temas pri uzo de formo "stelo" kiel simbolo. Por geometria formo rigardu la paĝon Stelo (figuro). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Stelo (apartigilo). |
La stela simbolo, kiel ideogramo, kutime simbolas astronomian stelon laŭ kiu ĝi estas nomita, kaj ankaŭ estas uzata en heraldiko, arto kaj aliaj kampoj.
Stelfiguroj kaj similaj bildoj estas la bazo de multnombraj figuroj gravaj en arto kaj kulturo. La figuro ricevas sian nomon pro sia simileco kun la difraktaj spikimpresoj de la veraj astronomiaj steloj, sed la specifaj uzoj povas konsideri la konekton aŭ ne. Steloj ofte reprezentas la unuecon de ŝtatoj ene de lando kiam ili estas uzataj kiel parto de flago, aŭ la brilo de la subtenata idearo, ĉu naciisma aŭ ideologia. Ekde la 19-a jarcento, steloj estis uzataj kiel simboloj de revoluciaj tendencoj.
En Esperantujo, kvinpinta verda stelo estis uzata ekde fruaj epokoj ĉefe kiel tuto aŭ parto de insigno kiu montrita ekzemple en butontruo aŭ brusto povus utili por identigi samideanojn. Nun ĝi formas parton de la Esperanto-flago ene de blanka kvadrato en ĝia supra maldekstra angulo.