![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Streptokokoj - latine singulara genra nomo streptococcus, el la du malnovgrekaj vorteroj στρεπτός. streptós ‚plektita‘ kaj κόκκος, kókkos ‚kerno‘ aŭ ‚grajno‘ - estas globoformaj, gram-pozitivaj bakterioj, kiuj prefere grupiĝas en diverslongaj ĉenoj, malpli ofte en paroj. Streptokokoj estas nemoveblaj kaj ne kreas sporojn. Kutime ili grandas inter 0,5 kaj 2.0 mikrometroj. Ili digestas precipe karbonhidratojn kaj en tiu digesto kreas laktoacidon. Bona medio por kresko kaj plurobligoj estas vasta temperatura gamo inter -10 °C kaj +45 °C, ideala medio temperaturo ĉirkaŭ 37 °C, la kutima senfebra homa korpotemperaturo.
Steptokokoj oftas en la korpoj de homoj kaj aliaj mamuloj, kaj kutime ne kaŭzas malsaniĝon. Se tamen pro bakterie favoraj kondiĉoj aŭ malforta homa imuna sistemo la bakterioj ricevas la eblecon forte plimultiĝi, povas ekesti severaj infektaj malsanoj.