Sufiismo | |||||
---|---|---|---|---|---|
religia movado way of life (en) vivstilo | |||||
diobeo en islamo • Islamic activity | |||||
Poste | wasil vd | ||||
Fondinto(j) | Mohamedo vd | ||||
| |||||
Sufiismo aŭ sufismo (arabe تصوف, tasawwuf, arabe صوفية aŭ sufiya, sufiye) estas mistika formo de Islama kredo. Sufismo instigas al unueco kaj harmonio kaj kunligas orientajn kaj okcidentajn ideojn inter si.
Ĝis la 9-a jarcento ĝi estis asketa randgrupo kaj deposte la vorto estis uzata kiel kolektonomo por kurentoj de Islamo, premitaj de asketaj tendencoj kaj spirita orientiĝo, ofte nomata mistiko. En la 12-a jarcento kreiĝis sufiaj ordenoj, kiuj havis ankaŭ religipolitikajn funkciojn, interalie organizaĵo de la popola kredemo kaj misio.[1] La vorto sufiismo uziĝas en Eŭropo nur ekde la 19-a jarcento.[2])
Ano de sufiismo nomiĝas sufiano (arabe: صُوفِيّ, Ṣūfī), sufiisto aŭ derviŝo (درویش, darŭīŝ). Al-Hallaĝ estas rigardata kiel la unua sufiano. La plej granda sufiisto estis Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi. Aliaj aparte famaj sufiistoj estis Ibn Arabi, Al-Gazali kaj Sohraŭardi. Aparte konataj iĝis la derviŝoj, asketismaj anoj de sufiismaj monaĥaj ordenoj.
Jen tio kion diris grafo Arthur de Gobineau pri sufismo en Irano: