Sultano Sulejmano la 1-a (en osmanida turka lingvo: سلطان سليمان اول; en turka lingvo: I. Süleyman aŭ Kanunî Sultan Süleyman), la 6-an de novembro 1494 (resp. aprilo de 1495) ĝis la 5-a de septembro 1566, estis la deka reganto de Osmanida imperio kaj la plej longdaŭra, nome en la jaroj 1520 al sia morto en 1566.[1]
En okcidenteŭropa literaturo li estas konata ankaŭ sub nomo Suleiman (la 1-a) la Glora (eventuale Belega, kelkokaze poste erare kiel Sulejmano la 2-a), en la turka literaturo kiel Suleiman Leĝdonanto (turke Süleyman Muhtesem aŭ Süleyman Kanuni); pluaj formoj de la nomo Suleiman estas Sulejman, Soliman aŭ Süleyman (temas pri araba analogio de nomo Solomono).
Sulejmano iĝis elstara monarko de la 16a jarcento en Eŭropo, reganta super la pinto de la milita, politika kaj ekonomia povo de la Otomana Imperio. Sulejmano personale kondukis la otomanajn armeojn en la konkero de kristanaj gravaj urboj aŭ setlejoj kiaj Belgrado, Rodoso, same kiel plej el Hungario antaŭ siaj konkeroj haltiĝis ĉe la Sieĝo de Vieno en 1529. Li aligis multe de Mezoriento en sia konflikto kun la Safavidoj kaj grandajn areojn de Nordafriko tiom for okcidente kiom ĝis Alĝerio. Sub lia regado, la Otomana Ŝiparo dominis la marojn el la Mediteraneo al la Ruĝa Maro kaj tra la Persa Golfo.[2]
Ĉe la pinto de la etendo de la imperio, Sulejmano personale instituigis ĉefajn jurajn ŝanĝojn rilate al socio, eduko, impostoj, kaj krima juro. Lia kanona juro (aŭ Kanuns) fiksis la formon de la imperio por jarcentoj post lia morto. Li estis tre religia. Ne nur estis Sulejmano distinga poeto kaj oraĵisto; li iĝis ankaŭ granda patrono de kulturo, supervidante la "Oran" aĝon de la Otomana Imperio en ĝia arta, literatura kaj arkitektura disvolviĝo.[3]
Rompante el la otomana tradicio, Sulejmano edziĝis al Roksolana, iama kristanino konvertita al Islamo el sia haremo, kiu iĝis sekve konata kaj influa kiel Hürrem Sultan. Ties filo, Selimo la 2-a, sukcedis Sulejmanon sekve lian morton en 1566 post 46 jaroj de regado. La antaŭa ŝajna heredonto de Sulejmano nome Şehzade Mustafa, estis murdita strangole 13 jarojn antaŭe laŭ sultanaj ordonoj. Lia alia filo Şehzade Bayezid same estis murdita pro sia elteno kaj pro ordono de Selim en 1561 kun kvar el siaj filoj.