Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Sully Prudhomme

Sully Prudhomme
Nobel-premiito
Persona informo
Sully Prudhomme
Naskonomo René Francois Armand Prudhomme
Naskiĝo 16-an de marto 1839 (1839-03-16)
en 10-a arondismento de Parizo
Morto 7-an de septembro 1907 (1907-09-07) (68-jaraĝa)
en Châtenay-Malabry
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 44
Grave of Sully-Prudhomme (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Condorcet Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sully Prudhomme
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Sully Prudhomme vd
Okupo poeto
taglibristo
eseisto
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1865– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sully PRUDHOMME

Sully PRUDHOMME, realnome: René François Armand PRUDHOMME (naskiĝis la  16-an de marto 1839 (nun 1839-03-16) en Parizo, mortis la 6-an de septembro 1907 en Châtenay-Malabry) estis franca poeto. Li estis la unua gajninto de la Premion Nobel de Literaturo (1901). En gazetara komuniko eldonita de la Sveda Akademio, estis eksplicita ke li gajnis pro "kiel speciala omaĝo al la poezia verko, kiu emfazas la subliman idealismon, la artan perfektecon kaj maloftan kombinaĵon de la kvalitoj de la koro kaj menso."

Prudhomme estis inĝeniero laŭ la studado, sed turnis sin al ideala filozofio kaj poste al poezio. Li anis al la Parnasa skolo, kiu rekomendis estetikan, ritman kaj elegantan zorgemon pri la elekto de la vorto en poezio. Sed li restis ĉiam iom aparte de la ĉeffluo. Li provis krei sciencan poezion por sia moderna tempo, tio signifas esprimi la sciencajn malkovrojn de lia tempo per poezio. Sed la temoj kaj formo de tiu eksmodiĝis, kaj nur kelkaj kortuŝaj malesperaj lirikaj poemoj plu estas aprecataj (kiel La okuloj, la karesoj, la valso kaj la torenta kirlo, aŭ pri rememoroj de soleca malfeliĉa infano en pensiono).

Sincera kaj maltrankvilkora, li ĉiam bedaŭris ne plu povi kredi je la perdita religia kredo, kiun li neniam forgesis.


Previous Page Next Page