La kapvorto surda pludirektas ĉi tien. Se vi serĉas informojn pri rumana vilaĝo, rigardu la artikolon Surda (Dumitrești).
Surdeco estas nekapablo de (ambaŭ) oreloj senhelpile percepti sonojn. Por esti nomita surdulo oni devas havi minimume 90 dB-an aŭd-sojlon en la frekvenco de homa parolado ĉe ambaŭ orelojn.
La surdeco estas en 50 % heredita. La aliaj 50 % aperas pro malsano, akcidento, aŭ misuzo de kuraciloj (ĉefe antibiotikoj). En multaj okazoj la surdeco estas inversigebla: la mezorelo povas esti sanigita, kaj per koĥlea enplantaĵo oni povas kuraci la nesufiĉan funkcion de koĥleo en interna orelo. Tamen, se la kaŭzo de la surdeco estas neŭrologia, oni ne povas restarigi la aŭdkapablon. Laŭ kelkaj fontoj la surdula komunumo kontraŭas tion, ĉar ĝi volas defendi sian kulturon.
La surdeco povas esti
Kutime surduloj povas kompreni la paroladon laŭ la movoj de lipoj ("legi lipojn"), kaj ili bone komprenas la metakomunikadon. Multaj surduloj, precipe antaŭ-lingvaj, konsideras sin anoj de lingva minoritato de la signolingvo.
Precipe la antaŭ-lingvaj surduloj havas pli bonan periferian vidadon. Tiu estas parte pro alia evoluigo de retino,[2][3] kaj parte uzado de aŭda krusto de cerbo.[4] Ankaŭ uzado de singolingvo disvolvas periferian vidadon kaj akcelas reagon.[5] Karaktera estas ankaŭ plibonigita sensado de vibrado, per kiu ili povas sensi el muziko precipe bason kaj ritmon.[6] Ili povas pli bone atenti, kaj dividi ilian atenton.[7]