Svatopluk la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo de Grandmoravia regno | |||||
Regado | 870 - 894 | ||||
Antaŭulo | Rostislav | ||||
Sekvanto | Mojmír la 2-a | ||||
Persona informo | |||||
Свѧтопълкъ Zuentepulc Svätopluk | |||||
Naskiĝo | ??? | ||||
Morto | 894 | ||||
Lingvoj | slavono vd | ||||
Loĝloko | Nitro • Velehrad vd | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Mojmíridoj | ||||
Patro | Bogislav | ||||
Edz(in)o | 1. Sventozizna 2. Anna de Bulgario | ||||
Infanoj | Svatopluk la 2-a Mojmír la 2-a Predslav (?) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Letter of Svatopluk I to tsar Michael vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Svatopluk la 1-a (? – 894) (aŭ ankaŭ Sventopluk, Zventapu, Zwentibald, Zuendibolch, Suatopluk; en la greka Σφενδοπλόκος, Σφεντοπλικος, en antikva slava lingvo Свѧтопълкъ, en malnovrusa Свѧтополкъ/Святополкъ, en slovaka Svätopluk) estis en jaroj 871–894 la tria kaj la plej elstara reganto de Grandmoravia regno.
Li devenis el dinastio de Mojmiridoj kaj li estis nevo de la princo Rostislav, kiun li sentronigis kaj fordonis al Frankoj. En 874 en Forchheim post kelkjaraj bataloj li subskribis packontrakton kun Ludoviko la Germana, reganto de Sankta Romia Imperio. Firmiginte tiamaniere sian pozicion, li ekbatalis kontraŭ aliaj najbaraj landoj. Dum lia vivo la imperio atingis sian historie maksimuman geografian etendiĝon.
Dum lia regado la origine antikva slava liturgio de Cirilo kaj Metodo komencis esti anstataŭigata de la latina.