Swissminiatur | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| |||||
Lando | Svislando | ||||
Situo | Craiova | ||||
- koordinatoj | 45° 57′ 13″ N, 8° 57′ 3″ O (mapo)45.9535138888898.9508472222222Koordinatoj: 45° 57′ 13″ N, 8° 57′ 3″ O; CH1903: 717249 / 90233 (mapo) [+] | ||||
Poŝtkodo | 6815 [+] | ||||
![]() |
|||||
Swissminiatur | |||||
![]() |
|||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Swissminiatur estas miniaturparko en Melide en kantono Tiĉino, kiu montras maketojn de konstruaĵoj kaj pejzaĝoj de Svislando. Ĝi estis inaŭgurita en 1959. Swissminiatur sur arealo de 14 000 m² prezentas pli ol 120 detalajn maketojn de patriciaj domoj, preĝejoj, burgoj, monumentoj kaj aliaj interesaĵoj de Svisio laŭ proporcio 1:25. Tra la ekspoziciejo veturas 18 makettrajnoj (sur relaro 3,5 km longa), telferoj kaj ŝipoj, tiel la parko estas alloga ankaŭ por amikoj de makettrajnoj.
La parko situas 5 km de Lugano ĉe la digo de Melide, proksime de la Gotarda vojo kaj de aŭtoŝoseo A2. Ĝi estas vizitebla de marto ĝis novembro kaj disponas pri infanludejo, memserva restoracio kaj suvenirvendejo.