T-34 (datoj por versio T-34/85) | |
---|---|
T-34/85 - en Muzeo de Blindés en Saumur (Francio)
| |
Baza karakteristiko | |
Homekipo | 5 |
Longo | 6,75 m |
Larĝo | 3,00 m |
Alto | 2,45 m |
Maso | 30,9 t |
Blendo kaj armilekipo | |
Blendo | 20-70 mm |
Ĉefarmilo | 85mm kanono (ZiS-S-53) |
Sekundaraj armiloj | 2x 7,62mm mitralo DT |
Movumo kaj movo | |
Movumo | forka 12cilindra kvartempa per akvo fridigita dizelmotoro V-12, kun povumo 500 k (367,75 kW) |
Risortigo | tipo Christie |
Maks. rapideco | 55 km/h |
Proporcio povumo/maso | 16,2 hp/tunoj |
Veturdistanco | 465 km |
T-34 estis soveta meza tanko evoluinta dum interŝanĝo de la 30-aj jaroj kaj la 40-aj jaroj. En la tempo de sia estiĝo ĝi estis la plej bona meza tanko en la mondo. En la tempo de la komenco de operaco Barbaroso ne ekzistis germana tanko, kiu povus al ĝi sukcese stariĝi en batalo - ĝi tre superis ĉiujn per la armilekipo kaj per blendaro, plimulto eĉ nekapablis entute endanĝerigi ĝin. Ofta ĝeneraliga aserto, ke temis pri la plej bona meza tanko de la Dua Mondmilito estas ja disputebla, sed la aserton, ke tio estis la plej bona meza tanko de la jaroj 1940/1941 kaj la tanko, kiu helpis al Sovetunio venki la Grandan patriotan militon, ne eblas sufiĉe bone dubigi.