Tabako | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tabakofloroj (Nicotiana sylvestris)
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Tabako (latine Nicotiana) estas planto el la genro Nicotiana el la familio de Solanacoj. El ĝiaj sekigitaj folioj oni pretigas tabakon. Estas pli ol 70 specioj de tabako, el kiuj la ĉefa komerca specio estas N. tabacum. La plej forta specio estas N. rustica amplekse uzata ĉirkaŭ la mondo.
Sekigitaj folioj de tabako estas ĉefe fumataj en cigaredoj, cigaroj aŭ kiel pipotabako kaj aromita nargilea tabako. Ili estas konsumitaj kiel snuftabako, maĉotabako kaj similaj konsummanieroj.
Tabako enhavas la alkaloidon nikotino, nome stimulilo.[1] Tabakuzado estas riska faktoro por multaj malsanoj, ĉefe por tiuj kiuj rilatas al la koro, hepato kaj pulmoj, kaj kelkaj kanceroj. En 2008, la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) nomis tabakon la sola plej granda kaŭzo de evitebla morto en la mondo.[2]