![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Taxus Baccata
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Taksuso (Taxus) estas genro kun multaj specioj. Plej konata estas la eŭropa taksuso (Taxus baccata), kiu estas unuseksa planto. La folioj estas malhelverdaj, la pingloj plataj kaj staras kombilforme. Ĝi ne havas tipan strobilon, rezinoduktojn. La tuta planto enhavas venenan alkaloidon (taksanon), kiu tre danĝeras por ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kiuj volonte manĝas la plantoŝosojn. La ligno estas ruĝbruna, kompakta, tiel valora kaj peza. En mezepoko ĝi multe utilis por fari pafarkojn.
La gineceaj floroj enhavas surpinte unu ovolon. La nigrajn semojn kovras grajnomantelo (arillus) suka, ruĝa, pinte malfermita.
Specioj: