Teofano | |||||
---|---|---|---|---|---|
imperiestredzino | |||||
Oto la 2-a kaj lia edzino, Teofano, kronitaj kaj benitaj de Jesuo Kristo; relieftabulo el eburo, ĉirkaŭ 982/983, Milano (?), Muzeo Cluny, Parizo
| |||||
Persona informo | |||||
Θεοφανώ Theophanu | |||||
Naskiĝo | ĉ. 960 en Konstantinopolo | ||||
Morto | 15-an de junio 991 en Nimego | ||||
Tombo | St. Pantaleon's Church (en) vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Konstantinos Skleros (en) vd | ||||
Patrino | Sophia Phokaina (en) vd | ||||
Edz(in)o | Oto la 2-a vd | ||||
Infanoj | Sofia, abatino de Gandersheim, Matilda de Lotaringo, Adelajda, abatino de Quedlinburg, Oto la 3-a vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Teofano aŭ Theophanu (latine: Theophano, Θεοφανώ aŭ Theophania Θεοφάνια; naskiĝis ĉirkaŭ 960[1] en la Bizanca imperio; mortis la 15-an de junio 991 en Nimego) estis nevino de la bizanca imperiestro kaj iĝis la edzino de Oto la 2-a kaj kun-imperiestrino de la Sankta Romia Imperio dum dek unu jaroj kaj imperiestrino dum 7 jaroj. Ŝi estis unu el la plej influaj regantinoj de la mezepoko kaj staras en la sukcedvico de la imperio inter Oto la 2-a kaj Oto la 3-a.
La nomo devenas el la bizanca-greka: „Theophaneia“ (Θεοφάνεια) kaj signifas teofanion, aperon de Dio.