Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Teoremo pri erinaco

Teoremo pri erinaco konstatas, ke sur sfero ne povas ekzisti kontinua tanĝanta vektora kampo, kiu nenie valorus nulon. Pli formale: por ĉiu totala (ĉie difinita) kontinua funkcio el sfero en vektoran spacon tia, ke la vektoro f(p) estas tanĝanta sferon en ĉiu punkto p, ekzistas almenaŭ unu punkto p, kie f(p) = 0. Mnemonike, oni ŝerce klarigas la teoremon jene: Se erinaco kaŝkompaktiĝis, akirinte sferan formon, ne eblas kombi ĝin tiel, ke ĝi nenie estus pika.

El tiu ĉi teoremo deriveblas teoremo de Brouwer unue pruvita en la jaro 1912.


Previous Page Next Page