Tertremo en Haitio en 2010 | |
---|---|
Dato | 12-an de januaro 2010 21:53:09 UTC |
Forto | 7,0 Mw |
Profundo | 13 km |
Epicentro | 18° 27′ 5.04″ N 72° 26′ 42.72″ U / 18.4514000 °N, 72.4452000 °U (mapo)Koordinatoj: 18° 27′ 5.04″ N 72° 26′ 42.72″ U / 18.4514000 °N, 72.4452000 °U (mapo) |
Trafitaj landoj | Haitio |
Maks. intenseco | IX MM |
Posttremoj | 41 |
Viktimoj | Taksoj diferenciĝas; 45-50 000 (Ruĝa Kruco), 140 000 (registaro de Haitio). |
La tertremo en Haitio en 2010 estis katastrofa tertremo de magnitudo 7 sur la skalo de Richter, kiu trafis la ĉefurbon Portoprinco la 12an de januaro je la horo 16:53 de Haitio. Ĝi detruis grandan parton de la lando kaj ĉefe de la ĉefurbo kaj kaŭzis inter 150 000 kaj 200 000 mortojn. La internacia komunumo helpis la jam plej malriĉan landon de Ameriko.