Thabo Mvuyelwa MBEKI (naskiĝis la 18-an de junio 1942) estis la prezidanto de la Sud-Afrika Respubliko.
Li naskiĝis en Transkei-a regiono de Sud-Afriko, estis filo de Govan Mbeki (1910–2001), forta apoganto de la Afrika Nacia Kongreso (mallongigo ANC laŭ la angla) kaj de la Sud-Afrika Komunista Partio. Mbeki havas la gradon de magistro pri ekonomio ĉe la Universitato de Sussex.
Oni kritikas Mbekin pro lia aidosa politiko, precipe lia defendo (aprilo de 2000) de malgranda grupo de disidentaj sciencistoj kiuj asertas, ke HIV ne estas la kaŭzo de aidoso. (Vidu aidoso-retaksado.) Kvankam aidoso-aktivuloj aplaŭdis lian registaron pro sukcesa leĝa defendo (aprilo de 2001) de pli malmultekostaj aidoso-drogoj kontraŭ proceso de transnaciaj drogkompanioj, tamen oni akuzas lian registaron pro nesufiĉa respondo al la epidemio, kiu nun tuŝas dekonon de la sud-afrika popolo. Nun Sud-Afriko havas pli kompletan ortodoksan planon batali HIV kaj aidoson. La sanplano kreiĝis de doktoro Manto Tshabalala-Msimang, kiu servas kiel ministro pri sano ekde decembro de 2000.