The Virginian | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | The Virginian |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Westerns on television, televida serio bazita sur romano |
Reĝisoro | John Brahm |
Aktoroj | James Drury • Doug McClure • Lee J. Cobb • Charles Bickford • John McIntire • Clu Gulager • Gary Clarke • Randy Boone • Roberta Shore • Diane Roter |
Muziko de | Percy Faith |
Amplekso | |
Sezonoj | 9 |
Epizodoj | 249 |
Daŭro sen reklamoj | 75 |
Elsendo | |
Elsendita | 19 sep. 1962 – 24 mar. 1971 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
The Virginian (La virginiano, renomita The Men from Shiloh en sia fina jaro) estas usona vakera televidserio en kiu stelulis James Drury, Doug McClure kaj Lee J. Cobb, kiun elsendis la televidkanalo National Broadcasting Company (NBC) el 1962 al 1971 dum totalo de 249 epizodoj. Temas pri sekvo el somerserio de 1958 nome Decision. Filmita en koloroj, The Virginian iĝis la unua vakera televidserio de 90 minutoj (75 minutoj sen kalkuli komercajn reklamaĵojn). Cobb lasis la serion post kvar sezonoj kaj estis anstataŭita laŭlonge de la jaroj de aktoroj John Dehner, Charles Bickford, John McIntire kaj Stewart Granger kiuj portretis diversajn rolulojn.
La serio pluis naŭ sezonojn kaj tiel iĝis la tria plej longdaŭra vakeraĵo,[1] malantaŭ Bonanza kun 14 sezonoj kaj 430 epizodoj, kaj Gunsmoke kun 20 sezonoj kaj 635 epizodoj.[1] La serio estis iom bazita sur la vakera romano The Virginian: Horseman of the Plains de 1902 de Owen Wister.