Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Tintilringo

Tintiloringo

Tintiloringo estas frapinstrumento el la grupo de la idiofonoj (memsonantoj). La sonkorpoj frapas pere unu kontraŭ la alia, ili estas movataj per alidirekta skuomovo de la ludanto, pro kio la instrumento apartenas al la tintiloj.

Tintilringo konsistas el ringo farita el metalo, plasto aŭ malmola ligno, kiu estas surmetita per tintiloj, nuntempe plejofte laŭforme de pare aranĝitaj metalplatetoj (cimbaletoj). Male al tamburino tintilringo ne estas tegita per felo. Pro tio ĝi estas pli facile ludebla, pli malmultkosta kaj pli stabila. La sono estas laŭta, metalece hela kaj penetra.

La uzokampo estas tre varia kaj etendiĝas ekde populara kaj roka muziko, en kiu ĝin ofte ludas la kantisto, ĝis latinamerika muzikstiloj kiel sambosalso. Krome tintilringoj estas ankaŭ ŝatata en la muzikedukado de infanoj, sed ankaŭ en la hejmmuziko.


Previous Page Next Page






Шпори (музикален инструмент) Bulgarian Schellenring German Headless tambourine English Aro de sonajas Spanish Ferreñas (instrumento musical) GL Beatring Dutch

Responsive image

Responsive image