Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Transilien J

Vagonaro "VB 2N" en Lavilletertre

Vagonaro "VB 2N" en Lavilletertre
Superrigardo
Numero de linio
Sistemo Transilien
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Historio
Malfermo 2004
Teknikaj trajtoj
Longo 256 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Stacioj de la fervojlinio
52 stacioj
vdr

La Linio Transilien J, plej ofte simple nomita Linio J, estas linio de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion, kun pluraj disbranĉiĝoj. Ĝi ligas la stacidomon Parizo - Saint-Lazare al tiuj de Ermont - Eaubonne, Gisors, Mantes-la-Jolie kaj Vernon.

Kreita en 2004, Linio J estas 256 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas po 226 000 vojaĝantojn ĉiutage[1].

Tial ke preskaŭ la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités) sed la finoj de la branĉoj de Gisors kaj Vernon situas ekster la regiono, en Eure, en regiono Supra Normandio kaj en Oise en regiono Pikardio, por stacidomoj situantaj trans la stacidomo de Chars (branĉo Gisors) kaj tiu de Bonnières (branĉo Vernon). Pro tio, koncernaj stacidomoj ankaŭ troviĝas ekster tarifa zono de Navigo-karto.

  1. Les lignes Transilien - Historique de la ligne J

Previous Page Next Page






Ligne J du Transilien French Transilien J Dutch

Responsive image

Responsive image