Tregoro | ||
---|---|---|
Regiono | ||
Flago | Blazono | |
pays de Bretagne [+] | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Bretonio | |
- koordinatoj | 48° 43′ 57″ N, 3° 27′ 19″ U (mapo)48.7325-3.4552777777778Koordinatoj: 48° 43′ 57″ N, 3° 27′ 19″ U (mapo) | |
Akvokolektejo | 2 251 km² (225 100 ha) [+] | |
Areo | 2 251 km² (225 100 ha) [+] | |
Loĝantaro | 202 580 [+] (2007) | |
Denseco | 90 loĝ./km² [+] [+] | |
Tregoro | ||
Vikimedia Komunejo: Trégor [+] | ||
Tregoro (france Trégor; bretone Bro-Dreger) estas unu el la naŭ regionoj de Bretonio. Situanta en la nord-okcidento de Bretonio, ĝi konsistas el la okcidenta parto de la departemento Côtes-d'Armor kaj el nord-orienta parteto de Finistère, ĝis la rivero de Morlaix. Ĝia ĉefurbo estas Tréguier, kiu estas la franca traduko de la vorto Landreger en la bretona lingvo.
Antaŭe, la limo de Tregoro estis la rivero de Morlaix. Tiam, la parto de Morlaix situanta ĉe la okcidenta bordo apartenis al la episkopujo de Léon, la cetero de la urbo al la episkopujo de Tréguier. La 27-an de januaro 1790, post la franca Revolucio, la bretonaj deputitoj, kiuj rifuzis la peton de la loĝantoj de Morlaix esti parto de la departemento de Saint-Brieuc, decidis ke la norda departementa limo estos la rivero Douron. Tiel kreiĝis finistera aŭ morleza Tregoro, per apartigo de la episkopujo de Tréguier.
Tradicie en Tregoro oni parolas la tregoran bretonan lingvon, kiu estas bretona kun kelkaj dialektaj formoj.