La Tria Stato (france tiers état) en la feŭdisma Francio ĝis la jaro 1789 kaj ankaŭ en aliaj feŭdismaj ŝtatoj estas la kolekta termino por ĉiuj personoj, kiuj ne apartenis al la privigeliitaj klasoj nobelaro (la "Unua Stato") kaj klerikaro (la "Dua Stato"). Ĉiuj tri "Statoj" reprezentiĝis en la francia tutlanda asembleo Ĝeneralaj Statoj (france Etats généraux) - asembleo, kies ĉefa tasko estis la decido pri impostoj.
La "Tria Stato" konsistis el tre diversaj grupoj da homoj: Al ĝi apartenis riĉaj burĝoj, meti-laboristoj, kamparanoj kaj po-tagaj dungitoj, kaj ankaŭ la homoj el la proletaraj subaj sociaj tavoloj en la urboj. Dum la jaro 1789, kiam okazis la Franca Revolucio tio estis proksimume 98 procentoj de la enloĝantaro - 25 milionoj kontraste al 500.000 da aristokratoj kaj klerikoj.
Unuafoje la asembleo Ĝeneralaj Statoj dum 1302 kunvokiĝis de la franca reĝo Filipo la 4-a. La pinton de sia politika influo atingiĝis dum la 15-a jarcento. Poste la Ĝeneralaj Statoj perdis influon kaj inter 1614 kaj 1789 tute ne plu kunvokiĝis.