Tripitako | |
---|---|
Tradukoj de त्रिपिटक (tripiṭaka) | |
Palie | tipiṭaka |
Sanskrite | त्रिपिटक (tripiṭaka) |
Bengale | ত্রিপিটক |
Ĉine | 三藏 (sānzàng) |
Japane | 三蔵 (sanzō) |
Kmere | ព្រះត្រៃបិដក (Preah trai bekdok) |
Koree | 삼장 (samjang) |
Taje | พระไตรปิฎก |
Vjetname | Tam tạng |
Terminaro de Budhismo | |
La Tripitako estas la tradicia termino por la budhisma kanona tekstaro. La kanona versio de Teravado estas ĝenerale nomita Palia Kanono. Ankaŭ en Mahajano oni konsideras la Tripitakon kiel aŭtoritatan tekstaron sed, malsame de Teravadanoj, la Mahajana Tripitako inkluzivas aliajn derivitajn tekstojn kaj komentariojn, kiuj estis verkitaj pli poste.
La Tripitako estis verkita inter ĉirkaŭ la jaro 550 antaŭ la Komuna Erao kaj la komenco de la Komuna Erao, probable registrita unuafoje dum la unua jarcento antaŭ la Komuna Erao.[1] La Dipavanso asertas, ke dum la regado de Valagamba de Anuradhapura (29-17 a.K.E.) la bikŝuoj, kiuj antaŭe memorigis la Tripitakon kaj ties komentariojn parole, registris skribe ilin en librojn pro la minaco de malsatego kaj milito. La Mahavanso ankaŭ raportas mallonge pri la skriba registrado de la kanono kaj la momentaroj dum tiu tempo. Ĉiu budhisma subtradicio havas sian propran Tripitakon por siaj monaĥejoj, skribitaj de siaj sangha (komunumoj), ĉiu kolekto konsistanta el 32 libroj en tri partoj aŭ kestoj de instruoj: Vinaya Piṭaka (“Kesto de Disciplino”), Sūtra Piṭaka (“Kesto de Diskursoj”) kaj Abhidharma Piṭaka (“Kesto de Speciala Doktrino”).[1][2][3] La strukturo, la kondutnormo kaj moralaj virtoj en la Vinaya-Kesto specife havas similecojn kun kelkaj el la postrestantaj tekstoj de la Dharmasūtramde hinduismo.[4] Multo de la postrestanta Tripitako-literaturo estas en palio, kun kelkaj en sanskrito same kiel en aliaj regionaj aziaj lingvoj.[3]