Tizanoptero | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Familioj
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tripsoj aŭ Tizanopteroj (ordo Thysanoptera) estas etaj, sveltaj insektoj kun franĝaj flugiloj (tial la nomo de la ordo, el la greka thysanos (franĝo) + pteron (flugilo)). Ili manĝas variajn nutraĵojn ĉu el planto ĉu el besto per piko kaj suĉado de la enhavo. Multaj tripsoj estas konsiderataj plagoj, ĉar ili manĝas plantojn kun komerca valoro. Kelkaj specioj da tripsoj manĝas aliajn insektojn aŭ akarojn kaj tial estas utilaj, dum aliaj manĝas sporojn de fungoj aŭ polenojn. Ĝis nun ĉirkaŭ 5000 specioj estas priskribitaj.
Tripsoj ĝenerale estas malgrandaj (1mm longaj aŭ malpli) kaj ne estas bonaj flugantoj — kvankam ili povas esti portataj de la vento ĝis longaj distancoj. Dum bonaj cirkonstancoj multaj specioj povas eksplode plinombriĝi kaj svarmi ĉien, kaŭzante ĝenon por la homoj.
La vorto tripso estas el la greka kaj signifas Arbara Laŭso. (Ref: Kirk, W. D. J. (1996). Thrips. Naturalists’ Handbooks 25. The Richmond Publishing Co. Ltd.).