Tuberkulozo | |
---|---|
sciigenda malsano • malsano • malsano | |
Tuberkulozo aŭ ftizo[1] (de la greka φθίσις, tra la latina phthisis) estas bakteria kontaĝa malsano karakterizata de tuberkuloj en organoj de homo aŭ alia besto, ĉefe de pulmoj, sed kiu povas moviĝi al aliaj organoj. Oni parolas tial pri pulma, osta, artika, rena, intesta, haŭta tuberkulozoj kaj pri tuberkuloza meningo-inflamo. En atakata pulmo aperas enfiltraĵo, la histo mortas, estas eligata per sanga kraĉaĵo kaj en tiu loko iĝas kaverno, poste cikatro. Tuberoj en ostoj kaŭzas ilian rompon, tubero de vertebro kaŭzas ĝibon.
La specio de bakterio plej grava kaj reprezentanta kaŭzanta de la tuberkulozo estas Mycobacterium tuberculosis aŭ bacilo de Koch, apartenanta al la komplekso Mycobacterium tuberculosis.[2]
Ĝi ofte disvastiĝis per guta infekto de homo al homo, kaj estis tre grava malsano en Eŭropo antaŭ la Dua Mondmilito, speciale inter malriĉuloj. En pli malriĉaj landoj de aliaj kontinentoj eĉ post la Dua Mondmilito. Estas eble la plej grava infekta malsano en la mondo. Konsiderita en sia latenta variaĵo, kiu ne prezentas simptomojn, oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi estas en 33 % de la tutmonda loĝantaro.[3] Ĝi estas la dua tutmonda kaŭzo de morto, kaj la unua inter la infektaj malsanoj.[4][5][6][7]
Krom la menciitaj, ankaŭ aliaj mikobakterioj, kiel Mycobacterium bovis, Mycobacterium africanum, Mycobacterium canetti kaj Mycobacterium microti povas kaŭzi tuberkulozon, sed ĉiuj tiuj specioj kutime ne faras tion en sana persono.
La simptomoj de tuberkulozo estas la jenaj: kronika tuso kun sangenhava sputaĵo (hemoptizo), febro, nokta ŝvitadego kaj maldikiĝo. La infekto de aliaj organoj povas kaŭzi ampleksan varion de simptomoj. La diagnozo estas farita surbaze de radiologio (radiografioj de torako), testo de haŭta tuberkulino kaj sanganalizo, same kiel per ekzameno per mikroskopo kaj mikrobiologia kultivado de la korpaj fluaĵoj kiel analizo de la tus-kraĉaĵoj. La traktado estas komplika kaj postulas longajn periodojn de ekspono al antibiotikoj. Ankaŭ la familianoj de la malsanulo estas analizataj.
Ĉar bovinoj ofte malsaniĝis je ĝi, ilia lakto servis ankaŭ kiel infekta fonto. De post la milito oni en multaj landoj prevente vakcinas la bovojn. Dum la lastaj jaroj, la tuberkulozo prezentis kreskintan reziston kontraŭ la tiom multaj antibiotikoj kaj pro tio oni tendencis, kiel preventa agado, al kampanjoj de vakcinado, ĝenerale per la vakcino Bacillus Calmette-Guérin (BCG).
Oni kontaĝas tra aero, kiam la personoj infektitaj tusas, sternas aŭ kraĉas. Krome, pliiĝanta nombro de personoj en la tuta mondo infektas sin pro tio ke la imuna sistemo malfortiĝas pro la uzado de imunonuligaj kuraciloj aŭ pro Aidoso. La distribuado de la tuberkulozo ne estas homogena en la mondo; la 80 % de la loĝantaro de landoj de Azio kaj Afriko aperas pozitiva en ekzameno, procento kiu malaltiĝas al 5-10 % de la loĝantaro de Usono.
Laŭ informo de la Monda Organizaĵo pri Sano, en 2013 naŭ milionoj de personoj malsaniĝis je tuberkulozo kaj 1.5 milionoj mortis pro tiu kaŭzo, el kiuj 360 000 havis ankaŭ infekton pro HIV. Preskaŭ la 60 % de la okazoj kaj mortoj estas de viroj. El la 510 000 virinoj kiuj mortis pro tiu kaŭzo en tiu sama peroodo, pli ol unu triono havis ankaŭ infekton pro HIV. La MOS ĉirkaŭkalkulas, ke la frua diagnozo kaj la efika traktado sukcesis savi 37,2 milionojn de personoj inter 2000 kaj 2013, sed konsideras «ankoraŭ neakcepteble alta» la kvanton de tiuj eviteblaj mortoj.[8]