Uma Karuna THURMAN (esperantigite Uma Karuna Turman) (naskiĝis la 29-an de aprilo, 1970) estas usona aktorino.
Naskiĝinte en Bostono, Masaĉuseco, ŝi spertis budhisman edukadon. Uma estas la nomo de la Hind-Tibeta diino de lumo kaj beleco.
En la aĝo de 15 jaroj Uma Thurman forlasis la lernejon por komenci aktoran karieron en Novjorko. En la jaro 1990 ŝi edziniĝis al la aktoro Gary Oldman, sed la paro disiĝis en 1992. Duan fojon ŝi edziniĝis en 1998: al Ethan Hawke, kiun ŝi ekkonis dum la laboroj por la filmo Gattaca. Ili havas unu filinon Maya Ray(1998) kaj filon (2002). Ili divorcis en 2004.