Umbelo estas simpla nefinita floraro, kies ĉiuj floroj estas elkreskantaj el unu punkto ĉiudirekte. Tial, la flortigoj similas al vergoj de ombrelo. La floroj sidas preskaŭ samalte, ebene aŭ spfere. Plejofte, la umbeloj estas alcentraj (aŭ centripeta), ĉar la eksteraj kaj malsupraj floroj elvolviĝas unue.
La umbelo tipas la apiacoj (antaŭe umbeliferacoj). Tamen, estas umbeloj ĉe aliaj familioj, kiel ekzemple la hedero.
Baze de umbelo, estas braktearoj, kiuj foje similas sepalaron.