Universitato de Kostariko | ||
---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Lucem Aspicio Serĉante la lumon | |
Informoj | ||
fondodato | 1940 | |
speco | publik-ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 9° 56′ 9″ N, 84° 3′ 2″ U (mapo)9.9358333333333-84.050555555556Koordinatoj: 9° 56′ 9″ N, 84° 3′ 2″ U (mapo) | |
lando | Kostariko | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 32 969 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
Universitato de Kostariko (hispane Universidad de Costa Rica akronime UCR) estas la plej granda kaj plej malnova universitato en Kostariko, kaj la plej prestiĝa en Mezameriko [1][2]. La ĉefkampuso estas Ciudad Universitaria Rodrigo Facio, situanta en San Pedro en la kantono de Montes de Oca, proksimume 3 km de la centro de la ĉefurbo San-Joseo. Ĝi ankaŭ havas ses aliajn regionajn kampusojn tra la lando.
La universitato havas sian originon en la lernejo Casa de Enseñanza de Santo Tomás, kiu estis fondita en 1814. En 1843, ĝi estis transformita en la Universidad de Santo Tomás, kaj la 26-an de aŭgusto 1940, en la nunan Universitato de Kostariko. La rektoro de la universitato estas d-ro Henning Jensen Pennington [3].
En 2011, la Universitato de Kostariko havis 37,600 aliĝintajn studentojn [4]. De la Hispana Ŝtata Esplorkonsilio ĝi estas vicigita inter la kvin plej bonaj universitatoj en hispanlingvaj landoj en la Amerikoj [1]. La Universitato de Kostariko havas 26 esplorinstitutojn, kaj publikigas 45 sciencajn ĵurnalojn [5]. Inter la eks-studentoj estas Nobel-premiito pri paco Óscar Arias.
La Universitato de Kostariko havas sian propran televidkanalon, Canal 15, kiu estas parto de la baza pakaĵo de ĉiuj kablotelevidaj provizantoj de la lando [6]. La gazeto de la universitato estas nomita Semanario Universidad. La futbalteamo CF Universitato de Kostariko ludas en la dua plej alta dividado de la lando, kaj estis en la elita serio plej lastatempe en la 2010/11 sezono.