La Universitato de Pizo (itale Università di Pisa) estas unu el la plej malnovaj kaj renomaj universitatoj de Italio en Toskanio. Ĝi forte markas kun pliaj du altlernejoj (Scuola Normale Superiore kaj Scuola Superiore Sant'Anna) la universitatan urbon Pizo (Italio).
Ĝi estis formale fondita la 3-an de septembro 1343, per edikto papo Klemento la 6-a, kvankam jam ekzistis instruoj pri juro jam ekde la 11-a jarcento. La universitato havas la plej malnovan akademian botanikan ĝardenon de Eŭropo (Orto botanico di Pisa), fondita en 1544.
La universitato havas ĉirkaŭ 3 600 laboristojn, el kiuj ĉirkaŭ 1 900 estas sciencaj kunlaboristoj. En 2011, en la universitato studis ĉirkaŭ 57 000 studentoj.