VAL 206 | |
---|---|
rolling stock class | |
VAL 206 de Metroo de Tuluzo | |
Nomo kaj tipo | |
Tipo | VAL |
Servado | |
Fervoja operatoro | Metroo de Lillo Metroo de Tuluzo Orlyval |
Nombro de servantaj trajnoj | 119 |
Produktado | |
Produktisto | Siemens Mobility, CIMT (Alstom) |
Nombro de konstruitaj trajnoj | 120 |
Formacio | 2 |
Konstrujaroj | 1983 - 1993 |
Trajtoj | |
Longeco | 26 m |
Larĝeco | 2,06 m |
Alteco | 3,25 m |
Pordoj | 12 |
Maksimuma rapido | 80 km/h |
Pezo | 30,5 t |
Kapacito | 160 |
Elirpovumo | 480 kW |
Ŝpuro | 1620 mm |
Kurenta sistemo | 750 V |
VAL 206 estas la unua generacio de VAL de Matra Transport (kiu iĝis Siemens Transportation Systems en novembro 2001) kaj CIMT (Alstom). Ĝi estas plene aŭtomata metroo. Ĝi estas ekipita per pneŭmatikaj radoj, kiuj faciligas ĝian adheron, utila sur linioj kun proksimaj haltejoj postulantaj bonan akcelon kaj bremsadon.
La numero 206 signifas, ke la larĝo de veturilo estas 206 cm (aŭ 2,06 m).
Ĉiu trajno konsistas el du veturiloj kun neniu pasejo inter ambaŭ. Ne estas stirejo ĉar ne estas stiristo, do pasaĝeroj povas vidi antaŭ la metroo. Tamen, malgranda manstira aparato ĉeestas ĉe la antaŭo de ĉiu trajno, kaŝita per ŝlosita kofro.
Ĝia plua evoluo estas VAL 208.