Veclaro | ||||||
| ||||||
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo kun aparta statuso • urba komunumo de Germanio • Libera regna urbo • Napoleona satelita ŝtato | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Gießen | |||||
Distrikto | Distrikto Lahn-Dill | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06441 | |||||
Poŝtkodo | 35521-35586 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6330 | |||||
Aŭtomobila kodo | WZ, LDK | |||||
Oficiala Municipokodo | 06532023 | |||||
Subdivido | 8 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Urbestro | Wolfram Dette (FDP) | |||||
Adreso de la administrejo | Ernst-Leitz-Straße 30 35578 Wetzlar | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 54187 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo)50.5666666666678.5Koordinatoj: 50° 34′ N, 8° 30′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 148 - 401 m Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto germania komunumo}} kaj korektu la artikolon) | |||||
Areo | 75,67 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.wetzlar.de/ | |||||
Veclaro (germana Wetzlar) estas urbo en la federacia lando Hesio en Germanio, ĉefurbo de la distrikto Lahn-Dill, kaj parto de la hesia distriktaro Gießen. Ĝi troviĝas ĉe la koordinatoj 8° 30' E, 50° 34' N, kaj fine de la jaro 2022 en la urbo vivis 54 187 loĝantoj.
La urbo situas borde de la rivero Lahn. Ĝi estas ĝemela urbo de Avignon en Francio, Siena en Italio, Ilmenau en Turingio, Vindhuko en Namibio, Colchester en Britio kaj Písek en Ĉeĥio, kaj aldone de la urbodistrikto Neukölln de Berlino.
La urbo unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 897. Fariĝinte la renkontiĝa punkto de du fervojoj en 1862, disvolviĝo de industrio en Veclaro komencis rapide antaŭeniĝi. Veclaro mem fariĝis fama pro siaj optikaj industrioj: fotiloj kaj alia fotografia ekipaĵo de kompanio Leitz (nun Leica), teleskopoj de Hensoldt, kaj mikroskopoj de Leitz, Buderus kaj Seibert.
En 1977 oni kunigis Veclaron kun la najbara urbo Gießen kaj kreis novan urbon Lahn, sed tiu ĉi provo reorganizi la administradon fariĝis nepopulara kaj tial oni en 1979 malfaris ĝin.