Veganismo estas filozofio kaj vivmaniero, kiu provas kiel eble plej eviti ĉiujn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj por manĝaĵoj, vestoj kaj aliaj uzoj. Krom tio ĝi ankaŭ subtenas la evoluigon de senbestekspluataj alternativoj, kio servu bestojn, homojn kaj la naturmedion. La vorto "vegano" ofte uziĝas kun la sama signifo kiel "vegetaĵano/vegetalano", tio estas, persono kiu ne manĝas ion ajn el besta deveno, inkluzive de viando, fiŝaĵoj, laktaĵoj, kaj ovaĵo.[1]
Veganismo vidas en la utiligo de bestoj, ekzemple por la produktado de lakto aŭ viando, ekspluaton, kiu kaŭzas suferon.[2] La sufero baziĝas interalie, sed ne nur, sur la mortigo de la bestoj, kiu pro ekonomiaj kaj produktaj kialoj ankaŭ en la ova kaj lakta produktado okazas. Krom la celo de suferig-evito por bestoj, veganismo donas al bestoj ankaŭ la rajton je vivo, senvundeco kaj libereco, kio estas plej granda diferenco kun nurdieta vegetarismo. La pensaro de veganismo tial plej ofte estas ligita al tiu de bestaj rajtoj.[3]
Ĉar homa vivo sen efiko al naturmedio kaj ĉirkaŭaĵo estas praktike neebla, la vortumo "kiel eble plej eviti" donas al ĉiu unuopulo la decidon, kie komenciĝas nenepra damaĝo al aliaj.
La termino etika vegano estas ofte aplikata al tiuj, kiuj ne nur sekvas veganan dieton sed etendas la filozofion en aliajn areojn de siaj vivoj,[4][5] kaj kontraŭas la uzon de bestoj por iu ajn celo. Alia esprimo estas mediprotekta veganismo, kiu rilatas al evitado de bestaj produktoj laŭ la premiso ke la industria bestbredado estas ekologie malutila kaj nedaŭrigebla.[6]
Veganaj dietoj estas konsiderataj taŭgaj por ĉiuj etapoj de la vivo, inkluzive dum infanaĝo kaj gravedeco fare de la Usona Akademio pri Nutrado kaj Dietiko, Dietistoj de Kanado, kaj la Brita Dietika Asocio. La Germana Societo por Nutrado ne rekomendas veganajn dietojn por infanoj aŭ adoleskantoj, aŭ dum gravedeco kaj mamnutrado. Veganaj dietoj tendencas esti pli altaj je fibro, magnezio, foliata acido, vitamino C, vitamino E, fero kaj plantkemiaĵoj; kaj pli malaltaj je energioj, saturitaj grasoj, kolesterolo, long-ĉenaj omego-3 grasaj acidoj, vitamino D, kalcio, zinko kaj vitamino B12.[7] Malekvilibritaj veganaj dietoj povas konduki al nutraj mankoj kiuj nuligas ĉiajn profitajn efikojn kaj kaŭzas seriozajn problemojn pri sano. Kelkaj el ĉi tiuj mankoj povas esti plej sekure malhelpataj per la elekto de fortikigitaj manĝaĵoj aŭ la regula konsumado de dietaj suplementoj. Suplementado de Vitamino B12 estas aparte grava, ĉar ĝi estas la sola nutra substanco, kiu nepre mankus en vegana dieto sen suplementoj aŭ fortikigitaj manĝaĵoj, kaj ĉar ĝia manko kaŭzas sangomalsanojn kaj neresanigeblajn neŭrologiajn damaĝojn.[8]
Donald Watson elpensis la terminon vegan (fonton de la Esperanta radiko vegan-) en 1944 kiam li kunfondis la Veganan Societon en Anglio. Unue li uzis ĝin por signifi "senlaktan vegetaranon", sed de 1951 la Societo difinis ĝin kiel "la doktrino, ke homo devas vivi sen ekspluati bestojn".[9] Intereso pri veganismo kreskis en la 2010-aj jaroj, precipe en la dua duono. Pli da veganaj butikoj malfermiĝis kaj veganaj opcioj pli kaj pli disponeblas en superbazaroj kaj restoracioj en multaj landoj.[10]