Vejdo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1947 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉina • angla |
Ŝtataneco | Ĉinio |
Alma mater | Siĉŭana Fremdlingva Universitato |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto redaktisto |
Vejdo, pasporta nomo Yida Wei, naskiĝinta la 22-an de oktobro 1947,[1] do nun 77-jara, estas ĉina esperantisto, redaktoro de la beletra gazeto Penseo kaj tradukisto - Penseo estas renoma ĉina gazeto publikiganta regule poeziaĵojn de diversaj esperantistaj poetoj. Li tradukis ekzemple La Familio de Bakin, Sieĝata Fortikaĵo de Qian Zhongshu (informoj en vikidatumoj) kaj poemojn de Du Fu. Li kunlaboras ankaŭ en aliaj gazetoj, kiel en Beletra Almanako. De multaj jardekoj li vivas kaj agas en Ĉongĉingo.[2] En sia juneco li studis, ankaŭ postdiplome, anglistikon en la Siĉŭana Fremdlingva Universitato.[2]