Fizika grando | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nomo | Rapido | |||||||||||||||
Formula simbolo | v | |||||||||||||||
Derivita de | longo, tempo | |||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Vidu ankaŭ: Angula rapido | ||||||||||||||||
Vektora rapido aŭ vektorrapido estas baza eco de fiziko. Ĝi estas la ŝanĝo de pozicio tra tempo (derivaĵo de pozicio). Skalara aŭ ordinara rapido estas speciala okazo de vektora rapido, kiam nur unu dimensio estas konsiderata.
En la ĉiutaga lingvo oni ofte konsideras nur la dimension, laŭ kiu (iumomente) moviĝas iu objekto, kaj indikas nur skalaran rapidon. Ekzemple oni diras, ke trajno (je certa momento) veturas per 100 km/h (= 27,78 m/s).