Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Viena Arbaro

Viena Arbaro

LandoAŭstrio

SituoVieno
- alteco893 m ü. A. [+]
- koordinatoj48° 5′ 14″ N, 15° 54′ 43″ O (mapo)48.0872215.91194Koordinatoj: 48° 5′ 14″ N, 15° 54′ 43″ O (mapo)
Plej alta punktoSchöpfl [+]
Akvokolektejo1 000 km² (100 000 ha) [+]
Areo1 000 km² (100 000 ha) [+]
Materialosedimenta rokaĵo [+]

Viena Arbaro (Malsupra Aŭstrio)
Viena Arbaro (Malsupra Aŭstrio)
DEC

Viena Arbaro (Aŭstrio)
Viena Arbaro (Aŭstrio)
DEC
Map
Viena Arbaro
Vikimedia Komunejo:  Wienerwald [+]
vdr
la Viena Arbaro sudokcidente de Vieno

Viena Arbaro (germane Wienerwald [VInervald]) estas mezalta montaro en la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno de Aŭstrio, kiu geologie estas norda antaŭmontaro de la Nordaj Kalkalpoj, parto de la orientaj Alpoj. La arbara montaro troviĝas sude de la rivero Danubo inter Traisen [TRAJsen], Viena Ebenaĵo (hidrotermlinio kun multnombraj kuracbanejoj) kaj la Danuba kurbiĝo ĉe la burgo Greifenstein [GRAJfenŝtajn] en St. Andrä-Wördern. La okcidentan limon indikas la urbo St. Pölten, oriente la montaro transiras al la ebenaĵo "Viena baseno" (Wiener Becken), kaj de tie proksimas la lago Neusiedler See kaj la limo al Hungario. En Malsupra Aŭstrio la montaro ampleksas la historiajn regionojn Mostviertel (mosta regiono) okcidente kaj Industrieviertel (industria regiono) oriente.

La plej alta punkto estas Schöpfl [Ŝepfl], 893 metrojn super la marnivelo. La plej nordorientaj montoj estas Kahlenberg (Kalva Monto) 884 m kaj Leopoldsberg (Leopoldomonto) 425 m. Viena Arbaro kun siaj multnombraj arbaroj estas ŝatata proksima ripozregiono por la loĝantaro de Vieno.


Previous Page Next Page






Wienerwald AF غابات فيينا ARZ Weanawoid BAR Венскі Лес BE Bečka šuma BS Wienerwald (lasang) CEB Vídeňský les Czech Wienerwald Danish Wienerwald German Vienna Woods English

Responsive image

Responsive image