Vladimir Markovnikov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Владимир Марковников | ||
Naskiĝo | 22-a de decembro 1837 en Knjaginino, Rusia imperio | |
Morto | 11-a de februaro 1904 en Sankta Petersburgo, Rusia imperio | |
Tombo | Vagankovo-tombejo vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Alma mater | Ŝtata Universitato de Kazano Universitato de Sankta Petersburgo Ŝtata Universitato de Odeso Universitato de Moskvo | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto kaŝpafisto spiono vd | |
Laborkampo | Kemio vd | |
Doktoreca konsilisto | Aleksandr Butlerov vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Regulo de Markovnikov vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vladimiro MARKOVNIKOV (ruse: Владимир Васильевич Марковников) (1837-1904) estis rusa kemiisto, studis ekonomion en la Universitato de Kazano, estis asistanto[1] (1860) de Aleksandro Butlerov (1828-1886), kaj lernanto de Emil Erlenmeyer (1825-1909)[2] en la Universitato de Hajdelbergo kaj de Hermann Kolbe (1818-1884)[3] en la Universitato de Lepsiko. En 1869, li sukcedis al Butlerov kiel profesoro en la Universitato de Kazano. En 1871, li estis nomumita profesoro en la Ŝtata Universitato de Odeso kaj post du jaroj li ekinstruis en la Universitato de Moskvo, kie li restis ĝis la lastaj jaroj de sia vivo.
Ĉiuj liaj verkoj estis publikigitaj en la rusa. En siaj lastaj jaroj li esploris la aliciklajn kombinaĵojn[4] kaj kontribuis por elmontri la ekziston de komponaĵoj kun ringoj je 4, 5 kaj 7 atomoj dum en tiu epoko oni kredis ke nur la 6-atomaj ciklaj komponaĵoj estis stabilaj. Interalie, li sin donis al intelekta formado de sennombraj junaj kemiistoj, nome, Nikolao Demjanov (1861-1938), Aleksejo Ĉiĉibabino (1871-1945) kaj Nikolao Kiŝnero (1867-1935).
Markovnikov estas ĉefe konata pro ties Regulo de Markovnikov, kreita en 1869, kiu klarigas la aldonajn reakciojn de la halogenidoj al alkenoj. Li same montris ke la buterata kaj izobuterata acidoj havas la saman kemian formulon, tamen, malsimilajn strukturojn. Do ili estas izomeroj.