Walter SCHEEL [valta ŝe:l] (naskiĝis la 8-an de julio 1919 en Solingen, mortinta la 24-an de aŭgusto 2016 en Bad Krozingen[1]) estas germana politikisto.
Li estis membro de la liberal-demokratia partio de Germanio (FDP), de 1961 ĝis 1969 estis ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo en la registaro de Germanio, kaj de 1969 ĝis 1974 ministro pri eksterlandaj aferoj.
Sekve al la demisio de Willy Brandt dum naŭ tagoj li oficis kiel komisia federacia kanceliero de Germanio. Poste li de 1974 ĝis 1979 estis prezidento de Germanio Posteulo en tiu pozicio estis Karl Carstens.
Formalan sidejon li (kaj ĉiuj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Lia edzino Mildred Scheel fondis nacian organizaĵon de medicina helpo kaj esploro pri kancero.