Wilhelm OSTWALD (naskiĝis la 2-an de septembro 1853 kiel germana balto en Rigo, Latvio, mortis la 3-an de aprilo 1932 en Lepsiko) estis germana kemiisto, filozofo, sociologo, organizanto, teoriulo kaj historiisto de sciencoj. Ostwald kunfondis la fizikan kemion kaj instruis ĉe la universitato de Lepsiko. Sian laboratorion kaj la Wilhelm-Ostwald-Instituton pri Fizika kaj Teoria Kemio de la universitato, fonditan de li en 1898, li gvidis al la centro de nova scienca fako.
Per multaj artikoloj, prelegoj kaj publikigaĵoj, per eldono de popularaj lernolibroj, per fondo de gazetoj, libroserioj kaj organizaĵoj li elstare efike agadis kiel organizanto de scienco.
En la jaro 1909 li ricevis la nobelpremion pri kemio pro siaj sciencaj laboroj pri katalizo, kemia ekvilibro kaj reakcia rapido.