Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Zamoro (Hispanio)

Zamoro
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49001–49028 • 49001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59 506  (2024) [+]
Loĝdenso 399 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 5° 45′ U (mapo)41.503333333333-5.7555555555556Koordinatoj: 41° 30′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 149,28 km² (14 928 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zamoro (Provinco Zamoro)
Zamoro (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Zamoro
Zamoro (Hispanio)
Zamoro (Hispanio)
DEC
Situo de Zamoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zamora [+]
vdr

Zamoro (hispane: Zamora, elp. [θaˈmoɾa][saˈmoɾa]) estas hispana urbo en la regiono Kastilio kaj Leono, proksima al Portugalio, ĉefurbo de la provinco samnoma, je ĉirkaŭ 650 m super la marnivelo. Ĝin trairas la rivero Doŭro.

La urbo estas tre riĉa je preĝejoj romanikaj, inter kiuj la Katedralo. La celebrado de la Pasko altiras multajn vizitantojn.

La antikva centro de la urbo estas deklarita histori-arta komplekso en 1973. La plej grava nukleo – tre longe disigita kaj grandparte ĉirkaŭita per muregoj – staras sur granda roka ebenaĵo (La peña tajada pri kiu parolas la "Romancero Viejo") de 26 ĝis 32 metrojn altaj, situanta rande de la rivero Doŭro, kiu ĝin ĉirkaŭas je la sudo. Pro ĉi tiuj karakterizaĵoj oni nomumis ĝin "la bone ĉirkaŭbarita".

La distancoj al aliaj urboj estas 66 km al Salamanko, 122 km al Leono (Hispanio), 93 al Valjadolido; al la ĉefurbo de Hispanio, Madrido 253 kaj al du proksimaj urboj de la najbara lando (Portugalujo) 83 km al Bragança kaj 55 km al Miranda do Douro.

Elstaras ĝia kolekto de romanikaj konstruaĵoj, formitaj de 32 kirkoj de la municipa termino kaj 14 kirkoj en la historia kvartalo, ciferoj kiuj situas al Zamoro kiel la urbo kun pli da altkvalitaj romanikaj preĝejoj de Eŭropo. kaj pro tio oni petis la deklaron kiel Eŭropa Patrimonio. Ĉi tiu romanika patrimonio konsistas, krom la Katedralo (kiu prezentas kupol-bazon dekorita ekstere per skvamoj ) de aliaj dudekkvar preĝejoj, kastelo, muregoj, ponto, du palacoj kaj naŭ domoj, tio estas la kialo ke Zamoro estu konsiderata "La urbo de la Romaniko". Dekkvin kirkoj estas deklaritaj "Havaĵo de Kultura Intereso" inkluzive de kelkaj de postaj stiloj. Krome estas signifoplena ĝia kompleto de konstruaĵoj secesi-stilo (dek naŭ entute), la nura en la land-interno de Hispanio kune kun Teruelo. Inter ĝiaj eventoj pli gravaj, elstaras la Sankta Semajno, ankaŭ deklarita kiel Internacia Turisma Evento kaj Havaĵo de Kultura Intereso".

La urbo gastigas regionajn kaj internaciajn instituciojn, kiel la Etnografía Muzeo de Kastilio kaj Leono la Konsulta Konsilantaro de Kastilio kaj Leono kaj la organizado de kunlaborado hispano-lusa Reĝo Alfonso Enriko

Zamoro estis la unua urbo en la mondo kun ĝenerala sendrata ret-alirebleco, kaj la projekto "Zamora Hot City" ricevis la "Nobel-premion de la informadiko", la "Computerworld Honors" spite ke ĝi ne tre bone funkciis, finfine malaperis, kaj lasis sen konekto pli ol 1 500 uzantojn.


Previous Page Next Page